Quintus Horatius Flaccus
AL LYCE

Mian preĝon ekaŭdis, Lyce, la dioj! Ili
aŭdis fine la preĝon, Lyce! Vi oldas, tamen
            volas bela vidiĝi,
      senpudore vi ludas kaj

drinkas, kaj plu molestas pigran Amoron per la
trema kanto. Sed en la ĉarma vizaĝ' de Hia,
            la floranta, la kordojn
      pinĉi lerta, li sidas jam.

Kun malŝato li flugas trans sekiĝantajn kverkojn,
fuĝas for de vi, ĉar jam al vi la dentoj flavas,
            turpas falte la vangoj
      kaj surkape jam estas neĝ'.

Nek purpura tuniko Kosa reportos al vi,
nek juvelo la tagojn foje pasintajn: ilin
            en jarlibro severa
      fermis for la fuĝema temp'.

Kie, ve, via ĉarmo, kie koloro, kie
via plaĉa moviĝo, kie do tio, tio
            inspirinta la amon,
      fremdiginta min al mi mem,

post Cinara feliĉan? Kie la fama, rave
alloganta figuro? Sed ja nelongan aĝon
            al Cinara la sorto
      donis; al vi donacis ĝi

longan, kaj vi similas al frugileg' maljuna,
ke junuloj amardaj povu rigardi, Lyce,
            ne sen multa ridego
      torĉon cindre falantan dis.